Móðuharðindin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Móðuharðindin (laŭlitere, La Nebulaj Malfacilaĵoj) estis natura disastro en Islando dum la jaroj 1783-1785 post la vulkana erupto de la Vulkano Laki.

La malfacilaĵo komenciĝis per la erupto de la vukano ĉe Lakagígar je la 8-a de junio, 1783, kiu estis unu el la plej grandaj vulkanaj eruptoj en historiaj epokoj. La erupto dolorigegis Islandon kaj la ekologiaj efikoj senteblis en multaj mondpartoj pro la severaj termeteologiaj efikoj de la leviĝantaj sulfuraj fumoj. Samtempa rakonto de la erupto troveblas en la Eldrit de pastro Jón Steingrímsson, printita en 1788.

Post la vulkano eruptis, venena nebulo setlis super la tuta lando, kiu bruligis tanĝejojn kaj mortigis bovojn. Onikrede, 75% de ĉiuj bovoj mortis, kaj unu el kvin Islandanoj (proksimume 10.000) pereis.