Maĉstomako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anasaj maĉstomakoj

La maĉstomako, nomataj ankaŭ ventriculus (latine), stomaka muelejo, postkropo, kaj gigerium, estas organo troviĝanta en la digesta sistemo de iuj animaloj, kiaj birdoj, reptilioj, tervermoj kaj kelkaj fiŝoj. Tiu specialiĝinta stomako konstruata el dikaj, muskolaj histomuroj estas uzata por mueli manĝon; ĝi enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝaĵon kaj anstataŭi mankantajn dentojn. Ĉe iuj insektoj kaj moluskoj, la maĉstomako enhavas ĥitinajn erojn aŭ dentojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]