Madame Bovary (1991)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Madame Bovary (Sinjorino Bovary) estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1991.

Temo

1837. Dum vizito al unu el siaj pacientoj, Charles Bovary, normanda kampara kuracisto, enamiĝas al Emma, filino de riĉa farmisto Rouault. Du monatojn poste, tiu ĉi, kiu scias ke la doktoro estas vidvo kaj deziras refari sian vivon, donas al li la manon de la juna virino.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Emma, kiu revis pri luksa kaj plezura vivo, malkovras la mornan ekziston de edzinoj de eminentuloj. Kaj la naskiĝo de eta knabino, tuj konfidita al vartistino, nenion ŝanĝas. Por rompi enuon, ŝi frekventas junan notarian asistanton, Léon Dupuis, kaj elspezas grandajn monsumojn per ŝtofoj kaj juveloj, akumulante ŝuldojn ĉe la minacanta Lheureux...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj