Made in Germany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Made)

Made in Germany [me:d in ĝoermeni] (germane Hergestellt in Deutschland; angla esprimo por produktita en Germanio) estas informa surskribo sur multaj varoj, kiuj estas produktitaj en Germanio, tiel aludante je ties deveno, produkta lando. Tiu Made in Germany aŭ nur Germany aperis jam antaŭ la unua mondmilito sur multaj varoj, ekz. sur porcelanoj, ujoj, armeaj ekipaĵoj (tranĉilo, ponardo ks.).

Kiam fine de la 19-a jarcento Germanio ekonomie fortiĝis, Britio provis protekti siajn hejman varojn kontraŭ la eksterlandaj produktoj. La identigo de la produkta lando celis montri kiu estas la malpli valora varo. Tio okazis surbaze de la Komerc-marka leĝo de 1887 (angle Merchandise Marks Act 1887).

Dum la unua mondmilito, la milita ministerio deklaris - la 3-an de februaro 1916 - etendigi la efikon de la leĝo eĉ je Aŭstrio-Hungario, per identiga marko de Made in Austria/Hungary. Tiel la britaj aĉetantoj tuj povis ekkoni varojn de la malamikoj kaj bojkoti ilin.

La identigo restis post la unua mondmilito, sed tiu iĝis pli kaj pli signo por la bona, kvalita germana marko.

En 1974 oni decidis pri uzo de la surskriboj Made in West Germany kaj Made in GDR, sed post la reunuiĝo de Germanio aperis denove la malnova formo.