Madono kun la Infano Ridanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ITALAJ ARTISTOJ
Giotto
Madono kun la Ridanta Infano.
nomo = “”Giotto””
nacio =  Italio
epoko = 1291-1295 ĉirkaŭ
tekniko == fresko
alto = 110 cm
larĝo = 110 cm
urbo = Asizo (Italio)
loko = en la Alta Baziliko de Sankta Francisko en Asizo

La Madono kun la Ridanta Infano estas fresko (diametro 100 cm, atribuita al Giotto, datebla al 1291-1295 ĉirkaŭ kaj siturita en kontraŭfasado de la Alta Baziliko de Sankta Francisko en Asizo.

Priskribo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Centre de la kontraŭfasado, supre de la portalo de la baziliko, montriĝas tri medaljonoj kies la centra entenas la Madonon kun la Ridanta Infano, kaj, ĉeflanke, du Anĝeloj. Pli alte, trans la luneto kun la simboligoj de la kristanaj festoj Pentekosto kaj Ĉieliro, ornamas aliaj du grandaj medaljonoj kun Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kiuj laŭdire simboligas kaj certigas la papan protekton sur la baziliko. Ĉiuj tiuj pentraj scenoj estas, kiu kun pli certeco kiu kun malpli da ĝi, atribuataj al la juna Giotto aŭ al ties kunlaborantoj, efektigita en momento tuj antaŭ la komenciĝo de la laboroj por la ilustraĵoj pri sankta Francisko, laŭ la plej granda parto de esploristoj.

La koloro de la centraj figuroj (Madono ktp) estas pli kompakta ol tiu de la ilustraĵoj de la zonoj pli altaj.

Maria havas volumojn tiom solidajn, pezajn kaj ekspansiantajn ke ŝajnas ke ŝi fariĝas, en la arko surŝultre, tridimensia kupolo: kun la vizaĝo elegante kadrigita per hela vualo, duondiafana, kaj kun la rigardo forestanta (antaŭsento pri la tragika destino de Kristo), Ŝi tenas kun firma preno la filon. Jesuo ŝajnas gaje krurbarakti kaj, sinturnante rigardi la patrinon, plenumas la unua rideton en la itala pentarto.

Ĉeflanke de la Madono krome troviĝas du klipeoj (medaljonoj) kun duonfiguraj anĝeloj sinturnantaj al Ŝi (ĉiu, diametre, de 60 cm). La pristilaj konsideroj similas al tiuj kiujn oni povas fari rilate la Madonon: formoj plene plastikaj kaj solena kaj bonteniĝa firmeco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luciano Bellosi, Giotto, in Dal Gotico al Rinascimento, Scala, Firenze 2003. ISBN 88-8117-092-2
  • Edi Baccheschi, L'opera completa di Giotto, Rizzoli, Milano 1977.