Madrida Kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madrida kodekso)
Madrida Kodekso
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Madrida Kodekso (Codex Tro-Cortesianus) estas fama manuskripto en maja-skribo, kiu estas rezervata en Madrido. La kodekso estas faldolibro kun 112 paĝoj kaj unu el la tri aŭtentaj maja-manuskriptoj, kiuj postrestis spite al detruoj fare de la hispana konkero. La aliaj tri manuskriptoj estas la Dresdena kodekso (Codex Dresdensis) kaj la Pariza kodekso (Codex Peresianus) same plia, kiu estas rezervata en Meksiko.

Paĝoj de Codex Tro-Cortesianus

La Madrida Kodekso konsistas el du originalaj dokumentoj, el la Codex Tro kaj la Codex Cortesianus.

La manuskripto permesas rigardon je religia vivo de la majaoj. Ĝi entenas Venusajn tabulojn kaj sekcon el 11 paĝoj, kiu okupiĝas pri abelbredado. La Dioj estas prezentitaj en tiu sorĉolibro per groteskaj desegnaĵoj. Verŝajne, la libro estis uzata por astrologiaj aŭguroj kaj certigis difinon de la plej bonaj semaj kaj rikoltaj tagoj kaj datojn por la oferta rito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]