Magdalena (Sonora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Magdalena de Kino)
Magdalena
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84160
Telefonkodo 632
Kodo laŭ INEGI 26 036
Retpaĝaro http://www.magdalenason.gob.mx/
Politiko
Urbestro Luis Melecio Chavarín (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 25 524
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°38′N 110°58′U  /  30.633°N, 110.967°U / 30.633; -110.967 (Magdalena (Sonora)) (mapo)
Alto 760 m
Areo 1 460,2 km²
Horzono UTC -7
Situo de Magdalena (Sonora) en (Meksiko)
Situo de Magdalena (Sonora) en (Meksiko)
DMS
Situo de Magdalena (Sonora) en
Situo de Magdalena (Sonora) en
Situo de Magdalena (Sonora) en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Magdalena Municipality, Sonora [+]
vdr

Magdalena de Kino aŭ mallonge Magdalena estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Magdalena de Kino. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26036. La komunuma kaj urba nomo cetere aludas al la aŭstra jezuita misiisto Eusebius Franz Kühn, hispanigite Eusebio Francisco Kino, kiu grave kontribuis al la starigo de la loĝloko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 29707 loĝantojn. El tiuj estis 14848 viroj kaj 14859 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1460,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 760 metroj super la marnivelo. Krom la ĉefurbo ekzistas jenaj loĝlokoj: San Ignacio, San Isidro, Tacicuri kaj El Sásabe.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 396 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 16083 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 15553 scipovis legi kaj skribi kaj 468 personoj estis analfabetoj. Do 2,91 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 21444 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 71 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,33 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio kie hodiaŭ estas la komunumo vivis indiĝenaj etnoj de la papagaoj kaj pimoj. La ĉefurbo de la komunumo fondiĝis je la komenco de la 17-a jarcento fare de Juan Bautista Escalante, kiu konstruis la misiejon "Santa María Magdalena". En la jaro 1648 tiun misiejon detruis ribelantaj indiĝenoj. Je la 1-a de decembro 1923 la setlejo ricevis la titolon "urbo". La nunan nomon la komunumo havas ekde la jaro 1966.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]