Magnitudo (tertremo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la tertremoscienca uzo de la neologismo magnitudo. Pri aliaj uzoj de la termino, ekzemple en astronomio, vidu la listigon "magnitudo".

La termino magnitudo en la faka lingvaĵo de tertremoscienco estas teknika mezuraĵo por la intenseco de tertremoj. Magnitudoj difiniĝas plejparte el la amplitudoj, pli malofte ankaŭ el aliaj parametroj de seismogramoj, grafikaj bildigoj de tertremaj ondoj. Surbaze de tiuj magnitudoj evoluiĝis pluraj tertremaj skaloj, ekzemple la konata skalo de Richter. Kontraŭe al tio tamen ankaŭ estas skaloj, kiuj priskribas la senmezurile per homoj percepteblajn sekvojn de tertremoj al pejzaĝoj, vojoj, konstruaĵoj kaj vivaĵoj (ekzemple la Skalo de Mercalli).

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova magnitudo-skalo estas la konata skalo de Richter, kiun en la 1930-aj jaroj la sciencisto Charles Francis Richter evoluigis cele al skaligo de tertremoj en Kalifornio. Li ekkonsciis, ke ekzistas ligo inter la maksimuma amplitudo en seismogramo kaj la distanco de la mezurilo al la tertrema surcentro. La trovita logaritma ligo ebligis el la posta malintensiĝo de la amplitudo dedukti forton de la tertremo. Tamen tiu magnitudo-skalo temas pri tertremaj ondoj kiuj plejparte vojas tra la terkrusto. La skalo de Richter sekve nur taŭgas por uzo de maksimume 600 ĝis 10000 kilometroj distanco de la tertrema surcentro. Foje ĝi ankaŭ nomatas loka tertrema magnitudo (ML).

Por ankaŭ povi kompari pli distancajn tertremojn, la sciencisto Beno Gutenberg en 1945 enkondukis la tiel nomatan surfacoondan magnitudon (MS). Samjare li ankaŭ prezentis la volumoondan magnitudon (mB, "b" laŭ la angla nomo body wave magnitude). Diversaj cirkonstancoj, kiujn parte fiksis la diversaj kondutoj de tertremoj, parte ankaŭ la limigoj de teknikaj eblecoj, gvidis al la evoluigoj de pliaj magnitudo-skaloj, ekzemple la momant-magnituda skalo.