Maizaj Insuloj
La Maizaj Insuloj (angla lingvoCorn Islands, hispana lingvo Islas del Maíz) situas en la Kariba Maro proksimume 60 kilometrojn sudoriente de Bluefields. Temas pri du insuloj: Great Corn Island, la Granda Maiza Insulo, estas la ĉefa insulo kaj havas proksimume 50 enloĝantojn, sur Little Corn Island, la Eta Maiza Insulo, vivas proksimume 500 enloĝantoj. La insuloj apartenas al la ŝtato Nikaragvo.
La angla lingvo estas multe parolata, ĉar la antaŭuloj de la inulanoj grandparte devenas de apudaj anglalingvaj insuloj de Karibio.
Klimato, vegetaĵoj kaj bestoj
La insula klimato estas tropika, kun la tipa interŝanĝo de seka kaj pluva sezonoj. Oktobro kaj novembro estas la monatoj kun plej da pluvo - la seka sezono komenciĝas fine de decembro kaj finiĝas dum majo.
La du insuloj havas abundajn vegetaĵojn. Ekzistas specoj da lacertoj, kiuj vivas nur ĉi-tie. Ankaŭ iuj palinuroj en la maro ĉirkaŭ la du insuloj ŝajne ekzistzas nur ĉi-tie.