Majstro de Třeboň

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majstro de Třeboň (ĉirkaŭ 1380) estas anonima pentristo, kiu postlasis tri ambaŭflanke pentritajn lignotabulojn por la monaĥejo en la sudbohemia urbo Třeboň. La bildoj prezentas temojn Kristo sur la Olivarba Monto, Entombigo, Resurekto, sur la dorsflankoj estas pentritaj gesanktuloj. Precipe la Resurekto, releviĝo el tombo, estas tre impresa kaj ofte reproduktata. Ĉi tiu majstro estas konsiderata kulmino de la gotika pentroarto en Bohemio.