Makedonska Kamenica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makedonska Kamenica
Town of Makedonska Kamenica.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2304 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 147  (2002) [+]
Loĝdenso 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo)42.01972222222222.591666666667Koordinatoj: 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Areo 14,3 km² (1 430 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Makedonska Kamenica

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Makedonska Kamenica [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Makedonska Kamenica (makedone Македонска Каменица) estas urbo situanta en la nordoriento de Norda Makedonio, en la Orienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la Opština Makedonska Kamenica. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 5 147 homoj.

Loko, priskrobo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la suda piedo de la montoj Osogovo, laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Kamenička Reka.Ĉe la suda rando de la urbo estas la golfeto de Lago Kalimanci. La alteco de la urbo ĉe la lago estas ĉirkaŭ 540 m kaj nordokcidente leviĝas en la montojn ĝis preskaŭ 1000 m.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vojo A3 pasas tra la urbo, kiu kondukas de la urbo Kočani (28 km) al la urbo Delčevo(25 km) kaj plu al Bulgario (35 km).

De la urbo al la nordo estas flanka vojo R1210. Ĝi leviĝas laŭ la rivero al la montoj kaj finiĝas super la vilaĝo Sasa ĉe la surfaca minejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de la urbo estas plejparte makedonoj (99,2%).

La loĝantoj laboras en minado (Minejo Sasa), en prilaborado de plumbaj kaj zinkaj ercoj kaj en teksa industrio.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Македонска Каменица en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf