Malabar (Novsudkimrio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Malabar estas antaŭurbo en sudorienta Sidnejo, en la subŝtato de Novsudkimrio, Aŭstralio je 12 kilometroj sudoriente de sidneja negoccentra distrikto, en la municipo Randwick.
Enhavo
Loko[redakti | redakti fonton]
Malabar estas marborda antaŭurbo situanta ĉe Long Bay. Malabar estas ĉefe rezideja areo, sed kun grandaj terenoj dediĉitaj al la golfejo Randwick Golf Course, la pafejo ANZAC Rifle Range kaj korektejo Long Bay Correctional Centre. Malgranda grupo de vendejoj situantas ĉe la strato Prince Edward (Princeduarda Strato), ĉe la kruciĝo kun Anzac Parade. Norde, la antaŭurbo limiĝas kun la kvartalo Malabar Headland kiu enhavas defendopafejon konstruitan dum la Dua Mondmilito nome fortikaĵa komplekso.