Male Popovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Male Popovo, ukraine Мале Попово, hungare Csonkapapi estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Male signifas: malgranda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Male Popovo situas sur ebenaĵo, ĉe la hungara landolimo. Berehove troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1318. Longe estis du apudaj vilaĝoj Csonka (ĉonka) kaj Papi. La unua senhomiĝis dum la historio, Papi restis viva, ĉar ĝi havis defendomuron. lernejo ekfunkciis en 1785. Ĝis 1920 la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Rehungariĝo okazis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Fine de 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Male Popovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]