Malgranda Placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > La Malgranda Placo < Turismo


Malgranda Placo
Praha, Malé náměstí.JPG

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 10″ O (mapo)50.086414.4194Koordinatoj: 50° 5′ 11″ N, 14° 25′ 10″ O (mapo)
Poŝtkodo110 00 [+]


Map
Malgranda Placo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Malé náměstí (Prague) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Malgranda Placo (ĉeĥe Malé náměstí) estas placo en Prago. Ĝi estis, dum mezepoko, foirejo de fruktoj. Je la nordorienta flanko de la placo konserviĝis gotika arkadaro. Speciale interesa estas la angula domo n-ro 4/10, en malfrua renesanco (ĉ. 1600), kun angula balkonaĵo kaj restoj de sgrafitoj sur la fasado. Je la okcidenta flanko staras la Rott-domo n-ro 142/3, novrenesanca (1890) kun riĉe ornamita fronto laŭ desegnoj de Mikoláš Aleš. Centron de la placo okupas bela renesanca fontano kun forĝita krado (1580). Tipe patricia domo estas la "Richter-domo" n-ro 459/11, el la fino de l' 18-a jarcento, kun bela klasikisma portalo el la komenco de l' 19-a jarcento.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.