Malsimiliĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

En fonetiko malsimiliĝo estas tia ŝanĝiĝo de parolsono, ke ĝi iĝas malpli simila al apuda parolsono samtipa (aŭ egala). La inversa procezo estas similiĝo.

Ekz-e en Latino la sufikso -alis, aldonate al radikalo finiĝanta je [l], akceptas pli kontrastan formon -aris: «pluralis» (plurnombra) — sed «singularis» (ununombra).