Mamikonjan
Mamikonjan (armene Մամիկոնյաններ) estas la familinomo de nobela familio kiu regis la politikon de la Reĝlando Armenio inter la 4-a kaj la 8-a jarcentoj. Ili heredis la armenan postenon sparapeto (« Generalego ») de Armenio ĝis la fino de la 6-a jarcento kaj ili ankaŭ estris la regionojn Taron, Sasuno kaj Bagrevand.
Listo de princoj Mamikonjan
- 310 mortis post 314 : Artavasdes la 1-a, sparapet ;
- v. 314-338 : Vaĉe la 1-a, lia filo ;
- v. 338-350 : Artavasdes la 2-a, lia filo, sparapet ;
- 350-365 : Vasako la 1-a, filo de Hamazaspo, lia kuzo, sparapet ;
- 365-374/378 : Muŝelo la 1-a la Kuraĝa, lia filo, sparapet ;
- 374/378-385 : Manuelo la 1-a, lia kuzo, filo de Artavasdes, sparapet kaj regento de Armenio ;
- 385-??? : Artavasdes la 3-a, lia filo, oficiro ;
- 416-430 : Hamazaspo la 1-a, lia filo, sparapet ;
- 450-451 : Vardan la 1-a, lia filo, sparapet ;
- 471-505 : Vahan la 1-a la Granda, lia kuzo, filo de sankta Himajeako, sparapet tiam marzpano (« reganto ») d'Armenio (485-505) ;
- 505-509 : Vard Mamikonjan, lia frato, marzpano de Armenio (505-509) ;
- 555-572 : Manuelo la 2-a, filo de Vasako kaj nepo de Vard, sparapet ;
- 572 : Vardan la 2-a, lia frato, sparapet, kiu enmigris al la Bizanca Imperio ;
- 572-593 : Muŝelo la 2-a, nepo de Vard la 1-a, vic-reĝo por Bizancio tiam marzpano de Armenio en 591 ;
- 593-606 : Vahan la 2-a la Lupo, lia filo ;
- v. 606 : Smbat la 1-a, lia filo ;
- v. 610 : Vahan la 3-a, lia filo ;
- v. 630 : Tiran la 1-a, lia filo ;
- 638-661 : Hamazaspo la 2-a, posteulo de Hamazaspo la 1-a, princo de Armenio el 655 al 661, curopalate ;
- 654 : Muŝelo, lia frato, kun-princo kaj sparapet de Armenio ;
- 661-685 : Grigoro la 1-a, frato de Hamazaspo la 2-a, princo de Armenio ;
- 706-709 : Muŝelo la 3-a, filo de Hamazaspo la 2-a, sparapet ;
- 744-750 : Grigoro la 2-a, filo de Hrarat, nepo de Hamazaspo la 2-a, princo de Armenio ;
- 750-772/775 : Samuelo la 2-a, filo de Davido (mortinta en 748) kaj nevo de Grigoro la 2-a ; perdis la Ŝtatojn escepte de Bagrevand, kie la dinastio regis ĝis Grigoro (mortinta en 856), nepo de Davido (mortinta ĉ. 800), kaptita de laaraboj.