Manika Tunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la situo de la tunelo

La Manika Tunelo estas fervoja tunelo sub la Manika Markolo inter Sangatte (Francio) kaj Folkestone (Anglio). De 1994 ĝi ligas Anglion kaj Francion.

Ĝi longas 50 km kaj estas la dua plej longa fervoja tunelo de la mondo, post Seikan-Tunelo en Japanio. Ĝi havas tri paralelajn tunelojn, en la du eksteraj iras la trajnoj, la meza tunelo estas servad-tunelo. La borita tunelo longas 45 km, el kiu 39 km estas submara (plej longa submara tunelo). La bora diametro 8,78m (interna diametro de la tunelo 7,6m). La servad-tunelo havas la internan diametron de 4,8m

Oni jam en 1875 fondis asocion por antaŭpreparo de la borenda tunelo. Tion instigis la montaraj tramontaj tuneloj.

Oni verkis studplanon en 1981, en 1986 oni subskribis deklaron pri konstruo, la konstruaj laboroj komenciĝis la 15-an de decembro 1987. En 1991 ĉesis izolado de la Britaj insuloj, ĉar la borado finiĝis. La oficiala inaŭguro okazis en 1994.