Manne Siegbahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manne Siegbahn

(Karl) Manne (Georg) SIEGBAHN (3-an de decembro 1886, Örebro, Svedio26-an de septembro 1978, Stokholmo) estis sveda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1924 por la rentgenspektroskopiaj malkovroj kaj ekzamenoj.

Li malkovris en la rentgenemisiaj spektroj novan spektro-serion (M-serio) en 1916. Li ellaboris tiajn maŝinojn kaj metodojn, kiuj ebligis la precizan mezuron de la rentgenaj ondolongoj. Li iĝis fizika profesoro en la Universitato de Uppsala kaj unu jaron poste pruvis kun la kunlaborantoj, ke la rentgenaj radioj trairantaj la prismon, dekliniĝis kiel lumradioj, sed iom pli malforte. Pli poste li analizis la pli malfortajn rentgenajn radiojn, kiuj situantaj proksime al la ultraviola parto de la spektro.

Li iĝis en 1937 fizika profesoro de la Stokholma Universitato. Samjare li iĝis unua direktoro de la Fizika Instituto Nobel, fondita samjare de la Sveda Reĝa Scienca Akademio. Li retiriĝis el tiu posteno en 1975.

Li estis inter 1939 kaj 1964 membro de la Internacia Pezo- kaj Mezurafera Komisiono.