Manto (Ekvadoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ekvadora urbo Manta. Ankaŭ estas samnoma komunumo en Italio, kaj inter la jaroj 1970 kaj 1988 produktiĝis aŭtospeco tiunoma en la firmao Opel. Aldone, Manto estas ĝenro de rajoj.
Manto
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC130850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 258 697  (2022) [+]
Loĝdenso 4 277 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 57′ S, 80° 43′ U (mapo)-0.95002222222222-80.7162Koordinatoj: 0° 57′ S, 80° 43′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 60,49 km² (6 049 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Manto (Ekvadoro)
Manto (Ekvadoro)
DEC
Manto
Manto
Situo de Manto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manta, Ecuador [+]
vdr

Manta, en Esperanto Manto, nome oficiale San Pablo de Manta, estas unu de la plej gravaj urboj de Ekvadoro, situanta en la provinco Manabí, estas la kantona ĉefurbo de samnoma kantono (0° 57′ 0.08″ S 80° 42′ 58.32″ U / 0.9500222 °S, 80.7162000 °U / -0.9500222; -80.7162000 (mapo)). Ĝi lokiĝas ĉe agrabla golfeto, kiu havigis la eblon iĝi internacia havenurbo en la marbordo de la Pacifika Oceano. En la antaŭkolumba epoko ĝi nomiĝis Jocay, Ĥokajo aŭ Jokajo, kiu signifas "fiŝejo" kaj estis komercrjo por Mantaoj kaj Inkaoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭkolumba epoko[redakti | redakti fonton]

La hispana konkerinto kaj kronikisto Pedro Pizarro priskribis Jocay kiel “urbo tre granda, kie oni alvenis al templo tra granda avenuo, je kies flankoj staris statuoj de ĝis 2.5 metroj de alto, konstruitaj el ŝtono, kiu reprezentis iliajn estrojn kaj pastrojn, nudaj je korpo, pro kio la hispanaj konkerintoj detruis ilin”.

La indiĝenoj ornamis kaj misformis siajn orelojn, nazojn kaj eĉ kraniojn. Ili dediĉis sin al la agrikulturo (ĉefe maizo, oni trovis ties terasojn en la montetoj Hojas kaj Jupe); al ĉasado kaj al komerco. Oni trovis grandajn kvantojn de konkoj, kiujn ili uzis por la fabrikado de hokoj (fiŝkaptado) aŭ ornamoj. Ili havis grandan religian senton kun kultoj al dioj de fekundeco kaj per uzado de smeraldoj.

San Pablo de Manta[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1534 alvenis al la haveno de Manta la ekspedicio estrata de Pedro de Alvarado. La grupon formis 11 ŝipoj, 450 viroj kaj kelkaj virinoj, inter kiuj la pastro Fray Jadoco Ricki, centramerikaj indiĝenoj kaj ĉirkaŭ 200 ĉevaloj. Alvarado incendiis, rabis la urbon kaj arestis la tribestron, Lligua Tohalli kaj aliajn indiĝenojn, ĉar li ne trovis la antaŭviditajn trezorojn. La tribestro Lligua Tohalli estis pendumita survoje al Paján (Manabí).

Manta estis refondita en 1534 fare de Francisco Pacheco, kaj en 1563 fare de la prezidanto Hernando de Santillán de la Real Audiencia de Quito, kiu ordonis refondon laŭ la nova nomo de San Pablo de Manta.

Tiu loko estis la havenurbo elektita de Charles Marie de la Condamine je sia alveno al Ekvadoro kiam estris la geodezian francan mision, cele mezuri precize la lokon de la ekvinokcia linio en 1735. De tiu haveno Condamine sekvis vojon al Kito. 0° 57′ 0.08″ S 80° 42′ 58.32″ U / 0.9500222 °S, 80.7162000 °U / -0.9500222; -80.7162000 (mapo)