Mapourika
Mapourika | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Okcidenta bordo de Nov-Zelando | |
Landoj de la baseno | Nov-Zelando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 43° 19′ S 170° 12′ O / 43.317 °S, 170.200 °O (mapo)Koordinatoj: 43° 19′ S 170° 12′ O / 43.317 °S, 170.200 °O (mapo) | |
Koordinatoj | 43° 19′ 0″ S, 170° 12′ 0″ O (mapo)-43.316666666667170.2Koordinatoj: 43° 19′ 0″ S, 170° 12′ 0″ O (mapo) | |
Mapourika estas lago situanta sur la okcidenta bordo de Nov-Zelanda Suda Insulo. Ĝi situas je 5 kilometroj norde de glaĉero Franz Josef kaj elfluas en lagunon Okarito. Ĝi estas la plej granda el la okcidentaj bordaj lagoj, glaĉera formaĵo de la lasta glaĉera epoko. La glaĉeraj akvoj jam ne fluas en la lagon, ĝi estas plenigata per freŝa pluva akvo. La ĉirkaŭbaranta arbara grundo donas al la akvo taninojn, pro kio la akvo havas malhelan koloron.