Marcell Clemens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CLEMENS Marcell [pr. klemens] (naskiĝis la 1-an de aprilo 1920 en Sighişoara, mortis la 27-an de junio 1989 en Budapeŝto) estis hungara kuracisto, kirurgo kaj urologiisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Clemens laboris en la malsanulejoj de Postás Alapítvány Kórház (1947-48), en la Rókus Kórház (1949-50), poste ĝis la fino de 1959 li estis kirurgo en hungara armeo. Inter 1960 ĝis 1986 li estis ĉefkuracisto-sekciestro de kirurgio en la malsanulejo de Karcag.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Durst János-premio (1986)
  • Kátai Gábor-memormedalo (postmorto, 1991)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon