Marcello Bacciarelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcello Bacciarelli, memportreto (1793)

Marcello Bacciarelli (naskiĝis la 16-an de februaro 1731 en Romo, mortis la 5-an de januaro 1818 en Varsovio) estis itala pentristo kaj reprezentanto de baroko kaj klasikismo, de 1756 aktiva en Pollando, de 1766 kortega pentristo de la reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, profesoro de la Reĝa Universitato de Varsovio kaj framasono.