Margaret Mitchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Margaret Mitchell

La usona ĵurnalistino kaj verkistino Margaret MITCHELL naskiĝis je la 8-a de novembro 1900 en Atlanta, Georgio kaj mortis je la 16-a de aŭgusto 1949 dum trafikakcidento en sia naskiĝurbo.

Ŝi fariĝis mondfama per nur unu verko: la historia romano Gone With the Wind. Eldonita en 1936, la libro en 1937 estis honorita per la Premio Pulitzer. En 1939 ĝi estis tre sukcese filmigita, kun Clark Gable kaj Vivien Leigh en la ĉefroloj.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ourgeorgiahistory.com/chronpop/2293 (angle) tempolinio pri vivo kaj verko de Margaret Mitchell greke http://www.gwtw.org (angle) Muzeo pri Margaret Mitchell