Mark Shuttleworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Shuttleworth

Mark SHUTTLEWORTH (naskiĝis 18-an de septembro 1973 en Welkom, Liberŝtato, Sud-Afriko) estas sudafrika entreprenisto. Li estis konata kiel unua kosmonaŭto de Afriko kaj kiel dua kosmoturisto.

Mark Shuttleworth studis financojn kaj sistemojn de manaĝada informado en la universitato Kaburbo. En la 1990aj jaroj laboris li ĉe la Linuks-distribuado Debian GNU/Linukso kiel evoluigisto. Li fondis en 1995 la retsekurecan firmaon Thawte, vendis ĉi tiun en 1999 por 575 millionoj da usonaj dolaroj, ĝuste antaŭ la krevo de la dotkom-veziko, al la usona kompanio VeriSign. Post la vendo de Thawte, fondis li la firmaon HBD Venture Capital kaj la bonfaran organizaĵon Shuttleworth Foundation, kiu apogas la edukajn projektojn en Sud-Afriko.

La 25-an de aprilo 2002 flugis li kiel kosmoturisto per rusia Sojuz TM-34 en la kosmon. Du tagojn poste dokis la kosmokapsulo al la Internacia Kosmostacio, kie li partoprenis en kelkaj eksperimentoj pri aidoso- kaj genesploro. Li revenis la 5-an de majo per Sojuz TM-33 al la Tero. Por la veturo pagis li 20 milionojn da usonaj dolaroj kaj devis sin trejni dum unu jaro, el kiu 7 monatojn en la t.n. Stela Urbo apud Moskvo.

La asteroido 14310 Shuttleworth[1] estis nomita laŭ li.

Mark Shuttleworth loĝas hodiaŭ en Londono.

Notoj kaj referencoj

  1. Asteroido (14310) Shuttleworth (de IAU Minor Planet Center) (angle)