Mark Zuckerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mark Elliot Zuckerberg (naskiĝis la 14-an de majo 1984 en White Plains, Nov-Jorkio) estas usona komputikisto kaj entreprenisto, la ĉefa kreinto de interkona retejo Facebook, nun ties ĝenerala direktoro; Persono de la jaro de semajnrevuo Time en 2010.

Marte 2008 Zuckerberg, laŭ la usona ekonomia gazeto Forbes, iĝis la plej juna miliardulo de la mondo. En 2011 li akiris la 15-an lokon inter la plej riĉaj usonanoj. Oni lin konsideris la tria, post Lary Ellison kaj Bill Gates, homo en la Silicia Valo.