Marsejla taroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Suno, unu de la dudek du "gravaj" tarokoj, el 18-a jarcenta Marejla taroko.

La Marsejla taroko estas speco de aŭgura taroko. Aŭgura taroko konsistas aron da sepdek ok kartoj, dudek du "gravaj" kartoj(kiuj do estas la koro de tiu taroko)kaj kvindek ses "malgravaj" (kiujn oni uzas malpli ofte). En klasika taroko (kiel la Marsejla taroko), tiuj "malgravaj" kartoj estas dispartigitaj en kvar "koloroj": pikoj, bastonoj, kalikoj, moneroj. En ĉiuj tiuj kvar serioj, estas dek kartoj numerigitaj ekde 1 ĝis 10, kaj kvar kartoj nomigitaj "fanto", "reĝino", "reĝo", kaj "ĉevalisto".

Por uzi aŭguran tarokon, oni miksu la kartaron, poste oni dismetu la kartojn sur la tablo. Oni koncentriĝu pri onia demando, kaj oni elektu la kartojn, kiuj plej atiras onin.

La Marsejla taroko estas certe la plej malnova taroko, kiun oni konas. Oni ankoraŭ uzas ĝin multe, ĉar la Marsejla taroko enhavas riĉan simbolaron, kiu ankoraŭ nune povas esti konsiderita kiel la plej bone taroksimbolo-referenco.