Saltu al enhavo

Martín de Porres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín de Porres

Martín de Porres (naskiĝis la 9-an de decembro 1569 en Limao, Peruo; mortis la 3-an de novembro 1639 samurbe), ankau nomata la „balaila sanktulo“, estis peruana dominikana monaĥo. Li estas kultata kiel sanktulo. Li estas plejofte bildigata kiel mulato kun vesto de dominikanoj kun kruco, rozario kaj balailo. Lia memortago estas la 3-a de novembro.

Li estas la patrona sanktulo de la kuraca flegistaro, kontraŭ rataj kaj musaj plagoj kaj de sociala justeco same kiel patrono de la mulatoj.

La usona ĵazkomponistino kaj pianistino Mary Lou Williams komponis honore al li mallonge post lia kanonizo sian pecon Black Christ of the Andes, kiu aperis kiel muzikalbumo en 1963.

Eksteraj ligiloj