Martin Benka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Benka

Martin BENKA (naskiĝis 21-an de septembro 1888 en Kiripolec - mortis 28-an de junio 1971 en Malacky) estis slovaka akademia pentristo, grafikisto kaj esperantisto.

Slovaka televido filmis biografian serion pri lia vivo, ĉar li estas konsiderata unu el la plej grandaj slovakaj artistoj, kvankam lian esperantistecon la televido ne menciis.

Li desegnis serion da bildkartoj kun esperantaj temoj kaj verkis originale kelkajn studojn kaj rakontojn.

Verkoj esperantlingvaj

  • Pri slovaka arto
  • La akvoguteto
  • Ruĝaj diantoj
  • Stranga koncerto

Eksteraj ligiloj