Masakro en Maraga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Masakro en Maraga okazis la 10-an de aprilo 1992, dum la Milito en Montara Karabaĥo, konflikto en kiu la armenaj kaj azeraj fortoj estis implikitaj en etnaj purigadoj kontraŭ la civila loĝantaro. Laŭ Caroline Cox, kiu vidis la damaĝon kaj intervjuis ĉeestajn atestantojn, la azeraj fortoj atakis la urbon Maraga, senkapigante kvardek kvin vilaĝanojn el armena etno, bruligante kaj forrabante la urbon kaj forkaptante cent virinojn kaj infanojn. La maraganoj kiuj estis kondukitaj ekster la urbo post la atako ne povis reveni hejmen post la batalhalto de 1994, ĉar la areo ankoraŭ estis sub azera regado.

La armenoj ricevis multajn kritikojn kaj perdis multe da politika apogo pro la masakro de Hoĝali (kie, kvankam tute nebula afero, onidire, la armenoj mortigis centojn da azerbajĝananoj), kaj pro tio la internaciaj amaskomunikiloj ne raportis pri la murdoj en Maraga.

Laŭ Gevorg Petrosjan, prezidanto de la Parlamento de Montara Karabaĥo, 53 civilaj viktimoj mortis en la atako al Maraga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]