Mascha Kaléko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mascha KALÉKO (naskiĝis la 7-an de junio 1907 en Chrzanów, mortis la 21-an de januaro 1975 en Zuriko) estis germanlingva verkistino de pola deveno, kiu precipe okupiĝis pri liriko de la epoko socia realismo. La familio elmigris al Germanio fuĝante el pogromoj. En 1922 geedziĝis ŝiaj gepatroj, kiuj ĝistiam ne estis geedzoj, ŝi estis adoptita de la patro kaj ricevis la nomon de Mascha Engel.