Matilda I
Aspekto
| Matilda I | |
|---|---|
Matilda Mk I
| |
| Baza karakteristiko | |
| Homekipo | 2 |
| Longo | 4.85 m |
| Larĝo | 2.28 m |
| Alto | 1.87 m |
| Maso | 11.2 t |
| Blendo kaj armilekipo | |
| Blendo | 12-60 mm |
| Ĉefarmilo | 1 × 7.7-mm aŭ 12.7-mm Vickers |
| Sekundaraj armiloj | neniuj |
| Movumo kaj movo | |
| Movumo | forka 8-cilindra karburila motoro 70 ĈP |
| Risortigo | blokita po 4, sur duonelipsaj risortoj |
| Maks. rapideco | 13 km/h |
| Proporcio povumo/maso | 6.3 ĈP/tunoj |
| Veturdistanco | 128 km (sur ŝoseo) |
Mk.I (A11) (angle Infantry Mk I, Matilda) estas brita meza infanteria tanko de la 1930-aj jaroj. Oni nomas ĝin kutime "Matilda I", por diferencigi ĝin de pli fama tanko "Matilda II", kiu estas kutime nomata sen cifero. "Matilda I" estis ellaborita en 1935-1936 de la firmo Vickers kaj destinita por subteni infanterion. Dum la amasfabrikado, en 1937-1940, oni ellasis 139 tankojn. Britaj trupoj aktive uzis ilin en 1940 en Francio; la germanaj tankoj apenaŭ povis difekti ilin. Dum evakuado de britaj trupoj oni lasis en Francio preskaŭ ĉiujn "Matildojn", kaj uzis la malmultajn savitajn tankojn kiel lernigajn.
