Matilda la 1-a (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matilda la 1-a
Abatino de Essen
Regado eble 907-910
Antaŭulo Vikburga
Sekvanto Hatviga
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto la 7-an de januaro de nekonata jaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matilda la 1-a (mortinta la 7-an de januaro de nekonata jaro) estis abatino de la abatinejo Essen probable en la 10-a jarcento. Matilda la 1-a eble estis abatino de 907 ĝis 910.[1] Ŝian mortotagon dokumentas la nekrologo de Essen. Frumodernepokaj abatinolistoj atribuas al ŝi parencecon al la Reĝino Matilda de Ringelheim. Ŝi estis posteulo de Vikburga kaj antaŭulo de Hatviga. Ĉiukaze estas fontoj kiuj konfirmas ke iam ekzistis abatino Matilda en Essen, nomata la 1-a, kaj ke ŝi mortis la 7-an de januaro de nekonata jaro.

En 2011 aperis traktaĵo de Tobias Nüssel, kiu rifuzis, ke Matilda estis en la 10-a jarcento abatino de Essen. Lia argumento: Ŝia manko en ĉiuj aliaj memorigo-tradicioj de Essen. Lian argumentadon subtenas la fakto, ke oni fakte ne havas ajnan klaran referencon pri la oficperiodo 907 ĝis 910, kaj ankaŭ ne pri la datoj de naskiĝo kaj morto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Alfred Pothmann: Die Äbtissinnen des Essner Stifts. En: Das Münster am Hellweg. 1987, p. 7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Pothmann: Die Äbtissinnen des Essener Stifts. In: Münster am Hellweg. Mitteilungsblatt des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters. Essen 1987, S. 5–11.
  • Tobias Nüssel: Überlegungen zu den Essener Äbtissinnen zwischen Wicburg und Mathilde. En: Das Münster am Hellweg. 63, 2010, p. 7–31.
Antaŭe:Abatino de Kolegiato EssenPoste:
Vikburga907-910 (?)Hatviga