Maurice Barrès

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Barrès

Maurice Barrès [baʁɛs][1], naskiĝinta la 19an de aŭgusto 1862[2] en Charmes (Vosges) kaj mortiĝis la 4a decembre 1923[3] en Neuilly-sur-Seine (Seine), estis verkisto kaj politikisto franca, kaj gravulo de la franca naciismo.

La unua akso de lia penso estas «la kulto de la Mi» : Barrès asertas ke onia unua devo estas defendo de onia mi kontraŭ barbaroj, tio estas kontraŭ ĉio kio riskas moliĝi ene de la vakuo de la troa senteco.

Le dua akso estas resumita de la esprimo « La terre et les morts » (la tero kaj la mortintoj) kiu profondiĝas en la tri volumojn de la Roman de l'énergie nationale (Romano de la nacia energio): Les Déracinés (La senradikiĝintaj, 1897), L'Appel au soldat (Alvoko al soldatoj, 1900) kaj Leurs Figures (Iliaj figuroj, 1902) kiuj estas atestiloj de la evoluo de Maurice Barrès al la respublika naciismo kaj al la tradiciismo, la ligo al la radikoj, al la familio, al la armeo kaj al la naskiĝtero.

Li estis unu de la ĉefaj pensuloj de la naciista dekstrularo franca dum la Intermilita periodo.

Notoj

  1. Jean-Marie Pierret, Phonétique historique du français et notions de phonétique générale, Peeters, Louvain-la-Neuve, 1994, p. 103.
  2. La naskiĝdato estas ĉi tie aperigita laŭ konsulto de la arkivoj departementaj de Vosges. La naskakto portas la ordonumeron 81 kaj la ordo de la nomoj estis modifita. Alia naskinformo estas donata laŭ retejo de la Assemblée nationale. Tiu informo aperas same indikita en la nekrologo aperinta en la numero date jaŭdo 6a decembre 1923 de Petit Journal. La retejo de la Franca Akademio donas la daton de 17a de aŭgusto 1862, dum aliaj fontoj donas la daton de 19a de aŭgusto.
  3. Inter la 22a h 00 kaj la 23a h 00 laŭ la ĵurnaloj de la epoko: Le Temps, numero de 6a decembre 1923, paĝo 3a.