Saltu al enhavo

Mcĥeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Mcĥeta
urbo
populated place in Georgia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 606  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 44° 43′ O (mapo)41.84305555555644.719444444444Koordinatoj: 41° 51′ N, 44° 43′ O (mapo) [+]
Alto 460 m [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Mcĥeta (Mcĥeta-Mtianeti)
Mcĥeta (Mcĥeta-Mtianeti)
DEC
Situo de Mcĥeta
Mcĥeta (Kartvelio)
Mcĥeta (Kartvelio)
DEC
Situo de Mcĥeta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mtskheta [+]
vdr
Mcĥeta

Mcĥeta, situanta 20 km nordokcidente de Tbilisi, estas urbo en Kartvelio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 7 606 loĝantoj. Ĝi estas deklarita de UNESKO urbo-muzeo, loko de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. La loĝloko estis ĉefurbo de antikva Iberio (orientkartvela ŝtato) ĝis 5-a jc p.K, kiam la ĉefurbo estis translokita en Tbilisi. Mcĥeta fariĝis kaj restas ĝis nun la religia centro de la lando.

Ĉefa vidindaĵo de la urbo, Katedralo Sveticĥoveli (signifas "vivanta kolono") de la 15 jarcento estis la plej sankta loko en antikva Kartvelio. Ĝi situas ĉe la influejo de du riveroj Mtkvari (Kura) kaj Aragvi. Laŭ la legendo, preĝejo estis konstruita en la loko, kie Krista ĉemizo, alportita de Jerusalemo de lokaj hebreoj, estis entombigita en la jaro 328. En nuntempa preĝejo estas kelkaj reĝaj tomboj, bonegaj ikonoj kaj elĉizitaj dekoracioj, inkluzive bovan kapon kaj duonpaganisman fertilajn simbolojn. Aliaj interesaĵoj estas monaĥejo Samtavro (funkcias de la 11-a jarcento, loko de entombigo de unua kristana reĝo Mirian kaj lia edzino Nana) kaj templo Ĝvari (signifas "kruco"), situanta sur alta monto kaj konstruita en la 6-a jarcento.

La urbo nun estas administracia centro de la regiono Mcĥeta-Mtianeti.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.