Meŝa-steleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Meŝa-steleo, fotita en ĉ. 1891

La Meŝa-steleo (ankaŭ moaba ŝtono, Steleo de Meŝa) estas steleo (memorŝtono) kun enĉifraĵo en moaba lingvo. Tiu bazalta ŝtono estas la plej malnova memorigaĵo en hebrea-parenca lingvo kaj skribo. En la skribo fieras la moabita reĝo Meŝa – krom konstruado – pri liberigo de sia popolo el la vazala servo kaj tributdevo de norda Israelo sub reĝo Ahab de Dinastio Omri. Ĝi estas datata je ĉ. 850 a.K.

La 124 cm alta, 71 cm larĝa, nigra-bazalta steleo estis malkovrita en 1868 oriente de la Morta Maro ĉe Diban fare de la elzasa misionisto Frederick Augustus Klein, sed pli poste ĝi estis detruita fare de beduinoj de Beni Hamiden, por vendi ĝin en pecetoj. La restaŭrita ŝtono nun videblas en la Louvre en Parizo, unu kopio en la Brita Muzeo en Londono. Oni trovis en 1958 en Kerak pluajn fragmentojn kun simila enĉifraĵo pri la sama evento.

La fondo de la Meŝa-steleo instigis ondon de sciencaj falsigaĵoj en ĉ. 1870.

Graveco de la steleo[redakti | redakti fonton]

Dio de Israelo estas menciita en la 18-a vico de la steleo. sorában: יהוה JHVH (literoj de dekstre)

La steleo gravas kiel historia, lingvistika, skrib-historia kaj biblia fonto.

  • Historie, ĝi estas la sola ekstera fonto, kiu firmigas la biblian rakonton (2-a libro de Reĝoj, 3. ĉapitro) pri ribelo de Meŝa, pri ties eksiĝo el la israela vazala stato kaj fondo de ties reĝlando.
  • Lingvistike, ĝi estas la sola fonto de la moaba lingvo.
  • Skribhistorie, ĝi estas la plej malnova memoraĵo de la prahebera skribo
  • Ĝi respegulas bibliajn lokajn kaj personajn nomojn, interalie Kemoŝ (Kamoŝ), nacia dio de Moab, Omri kaj Davido, reĝoj de Israelo. Ĝi estas la plej frua fonto por dionomo JHVH (Jahveh).

Enhavo de la steleo[redakti | redakti fonton]

עמרי מלך ישראל Omri, Reĝo de Israelo La 4-5-a vico de la steleo.

I. Daŭra venko kaj kaj firmiĝo de regado de Meŝa (1-21a.)

  • 1. Enkonduko pri straigo de la steleo. (1-4a)
  • 2. Atako de Omri kaj lia filo kontraŭ Moab, Meŝa venkas Israelon. (4b-10)
  • 3. Okupo de Ataro, forigo de la altaro; deportadoj. (10b-14a)
  • 4. Atako de Nebo, prirabo de domo de JHVH. (14b-18a)
  • 5. Okupo de Jahac, forpelo de reĝo de Israelo, aligo de la areo al Dibon. (18b-21a)

II. Konstruadoj de Meŝa (21b-31a.)

  • 6. Grandaj konstrulaboroj en Qorcha, urbaj cisternoj; trudlaboro de israelaj kaptitoj (21b-26a)
  • 7. de Aróér, de vojo ĉe Arnon, konstruo de Bet-Bamot, Becer, Mahdeba, Diblaten, Baal-Meon. (26b-31a)

III. Batalo kontraŭ Horonajim (31b-34.)