MediaWiki-Diskuto:Deadendpages
Etoso
Ĉu iu povas proponi pli ĝustan tradukon por "Dead-end pages" ?
- Nu, angle Dead-end signifas ĉefe tipon de vojo kiu finiĝas sen pluirebleco (france impasse aŭ cul-de-sac). La esperantlingva traduko de tiu termo estas "senelirejo". Do mi konsilus ion kiel "senelireblaj paĝoj" aŭ ion simila. Mi pensas ke la ideo estus sufiĉe montrata/komprenita.
- Keldan 18:34, 13. Jan 2004 (UTC)
Dankon Keldan ! mi do proponas "Seneliraj paĝoj" . Arno Lagrange 22:28, 13. Jan 2004 (UTC)