Meghalajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo

Meghalajo estas malgranda ŝtato en nordorienta Barato. La nomo Meghalajo en la Sanskrito signifas "La nubejon”. Meghalajo estas mallarĝa monteta regiono ĉ. 300 km-ojn longa kaj 100 km-ojn larĝa. La areo estas ĉ. 22.429 km². La lonĝantaro nombras ĉ. 2.175.000 (2000). Norde de la gubernio estas Asamo (norde) kaj sude Bangladeŝo. La ĉefurbo nomiĝas Shillong (ŝillongo), kaj havas ĉ. 260.000 lonĝantojn.

Triono de Meghalajo estas arbara, kaj fama pro la biologia diverseco de birdoj, bestoj kaj plantoj.

Historio

Meghalajo kreiĝis je la 21a de januaro 1972 el du distriktoj el la gubernio Asamo. La indiĝenoj Ĥasi, Garo kaj Jaintia ĉiuj havis siajn proprajn regnojn antaŭ ol venis la Britoj en la 19a jarcento.

Kulturo

La gubernio konsistas plejparte el indiĝenaj popoloj de la grupoj Khasi, Garo, Jaintia, Koch, Hajong, Dimasa, Hmar, Kuki, Lakhar, Mikir, Rabha, Nepali, ktp.

Meghalajo estas unu el la tri gubernioj en Barato kiu havas kristanan plimulton, kun 70,3% kristanoj. Ankaŭ la aliaj du, Nagalando kaj Mizoramo, troviĝas en nordorienta Barato. En Meghalajo ankaŭ troviĝas 13,3% hinduoj, 11,5% animistoj, kaj 4,3% islamanoj.

Interese, malsame al la plejparto de Barato, tiuj ĉi indiĝenaj grupoj estas patrinliniaj, t.e., posedaĵoj, inkluzive la terpecoj, estas hereditaj de patrinoj al filinoj.

Distriktoj

Meghalajo nuntempe havas sep distriktojn.

Turismo

Pro siaj densaj arbaroj, Meghalajo estas alloga celo por la ekoturismo. La lago Umiam estas plia allogaĵo. Meghalajo havas ĉ. 500 grotojn, inkluzive la plej longan (Krem Liat Prah) kaj plej profundan (Synrang Pamiang) grotojn de la duonkontinento.

Vidu ankaŭ