Melikerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Melikerto
mara dio de la helena mitologio
Informoj
Eble sama Palaemon
Sekso vira
Patro Atamanto
Patrino Inoa
Gefratoj Learĥo
vdr

Melikerto (helene Μελικέρτης , latine Melicertes ) estis en la helena mitologio filo de la orĥomena reĝo Atamaso.

Lia patrino estis Ino, la dua edzino de la reĝo Atamaso. Lia frato nomiĝis Learĥo. Dum la reĝino proprajn infanojn amis, male gefratoj Frikso kaj Helo de la unua edzeco de la reĝo estis por ŝi makulo en la okulo kaj intrigis tiel longe, ĝis de minaco de ilia vivoperdo devis savi ilin virŝafo kun ora felo. Bedaŭrinde kiam ĝi forportis ilin al la fora Kolĥido, malgranda Helo falis en maron kaj dronis.

Poste, kiam Ino transprenis edukadon de malgranda dio Dionizo, kies gepatroj estis Zeŭso kaj lia amantino Semela, edzino de Zeŭso Hera pro ĵaluzo kaj venĝe sendis al la reĝo Atamaso frenezecon. En kolerŝtormo li mortigis Learĥon kaj priminacis ankaŭ Melikerton. Ino ĉirkaŭbrakis la filon kaj saltis kun li el marroko en maron. Dioj savis ilin kaj eĉ transprenis ilin inter si. Ino akceptis nomon Leŭkotoo kaj el Melikerto fariĝis Palaimono.

Malgraŭ Ino en sia vivo ne ĉiam estis afabla kaj homama virino, fine ŝi transformiĝis en protektantinon de naĝantoj, ĉiam volema helpi al dronantoj. Pro tio grekaj kaj romaj maristoj adoris ilin ambaŭ ĝis la kristanaj tempoj.

La Istmaj Ludoj kreiĝis kiel funebraj ludoj por li.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de cs:Melikertés