Menoponedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Foje menciitaj kiel kokidkorpaj laŭsoj, la Menoponedoj, en latina Menoponidae, estas familio de la plej granda grupo de Amblycera, nome malgrandaj insektoj, de la birdolaŭsoj. Plej komune ili estas ektoparazitoj de ampleksa gamo de birdoj.

Ili estas identigitaj pro siaj mallongaj antenoj, kaŝitaj en fendoj malantaŭ la okuloj. Al simpla okulo, povas ŝajni ke ili ne havas antenojn.