New York Red Bulls
Aspekto
(Alidirektita el MetroStars)
New York Red Bulls | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • futbalteamo | |||
Kluba nomo | New York Red Bulls | ||
Kromnomo | The Red Bulls (La ruĝaj virbovoj) | ||
Fondita | 1995 (kiel la New York/New Jersey MetroStars) | ||
Stadiono | Red Bull Arena Harrison, Nov-Ĵerzejo | ||
Kapacito | 25.000 | ||
Prezidanto | Red Bull GmbH | ||
Trejnisto | Sandro Schwarz | ||
Ligo | Granda Ligo Futbala | ||
2023 | Orienta Konferenco: 8-a Entute: 17-a Finaloj: unua parto | ||
| |||
La New York Red Bulls estas usona profesia futbalklubo de Harrison, Nov-Ĵerzejo, Usono. La teamo konkuras kiel membro de la Orienta Konferenco en Granda Ligo Futbala (MLS). La Red Bulls komencis ludon en 1996, originale konata kiel la New York/New Jersey MetroStars, kiel unu el la fondintaj kluboj de la ligo. En 2006 la teamo estis vendita al la kompanio Red Bull (fabrikanto de la samnoma energitrinkaĵo), kondukante al la teamo aktuala nomo. La teamo estas unu el du teamoj de la Granda Ligo Futbala de Novjorko, kune kun New York City FC.
La unua vira teamo faras siajn publikajn matĉojn en la stadiono Red Bull Arena.