Metroo de Pjongjango
Metroo de Pjongjango (koree 평양지하철도) estas metroa sistemo en Pjongjango, ĉefurbo de Norda Koreio.
Konstruo de la metropola reto komencis en 1968, kaj malfermita en Septembro 1973 de siatempa Prezidanto Kim Il-sung. En 1971, okazis akcidento dum la konstruado de tunelo sub la Taedong Rivero por la Ponghwa (Koree: 봉화) stacio. Iuj fontoj diras ke almenaŭ 100 laboristoj mortis en la akcidento.
Metroo de Pjongjango estas la plej profunda metroo en la mondo - la profundeco estas proksimume 110 metroj subtere. La Metroo de Pjongjango havas muzeon pri ĝia konstruado kaj historio.
Linioj
Estas 2 linioj en la metroo. Ilia totala longeco estas 35 km.
- Chollima-linio (de nordo al sudo) 20 km.
- Hyoksin-linio (de oriento al okcidento) 15 km.
Larĝo de la trako estas 1435 mm (norma ŝpuro), elektron provizas tria relo per kontinua kurento de 825 V.
Stacioj
La metroo havas 17 staciojn.
Chollima-Linio
- Pulgunbyol (ruĝa stelo)
- Jonu (kunbatalanto) (interkonekta stacio kun Jonsung al Hyoksin-Linio)
- Kaeson (triumfo)
- Tongil (unuigo)
- Sungni (venko)
- Ponghwa (signalfajro)
- Yonggwang (gloro)
- Puhung (restarigo)
Hyoksin-Linio
- Rakwon (paradizo)
- Kwangmyong (lumo)
- Samhung (triaj originoj)
- Jonsung (triumfo) (interkonekta stacio kun Jonu al Chollima-Linio)
- Hyoksin (reformo)
- Konsol (konstruo)
- Hwanggumbol (ora kampo)
- Konguk (fondo de ŝtato)
- Kwangbok (restarigo)
Vagonoj
Vagonoj parte venis de U-Bahn de Berlino (Germanio).
Historio
La liniojn oni ekkonstruis en 1968.
Chollima-linio malfermiĝis la 1-an de septembro 1973.
Hyoksin-linio malfermiĝis la 1-an de septembro 1978.
Eksteraj ligiloj
|