Mexicana de Aviación

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mexicana de Aviación
flugkompanio vd
Dum 1921 - 28-a de aŭgusto 2010
Sidejo Meksikurbo
Lando Meksiko
Posedataj kompanioj American Legion vd
vdr
Mexicana de Aviación
IATA
MX
ICAO
MXA
Voksigno
MEXICANA
Fondita 1921
Naboj flughavenoj de Meksik-urbo, Guadalajara kaj Cancún
Programo por oftaj flugantoj Mexicana Go
Alianco oneworld
Aviadilaro 65
Cellokoj
Ĉefsidejo Meksik-urbo (Meksiko)
Ĉefuloj Manuel Borja Chico
Retejo: www.mexicana.com
vdr

La entrepreno Mexicana de Aviación estis meksika flugkompanio kun sidejo en Meksik-urbo. Ĝis la jaro 2004 ĝi estis membro de la flugkompania alianco "Star Alliance": Tiam ĝi malaliĝis pro konflikto kun United Airlines pri flugliniaj rajtoj kaj la 10-an de novembro de tiu jaro aliĝis en la konkurenca alianco oneworld. La kompanio bankrotiĝis en aŭgusto 2010 kaj finis ĉiujn flugojn la 28-an de aŭgusto 2010. Temis pri la historie unua flugkompanio de Meksiko kaj en aŭgusto 2010 pri la dua plej granda tiaspeca entrepreno en la lando, post Aeroméxico. Tutmonde, ĝis sia bankrotiĝo la kompanio Mexicana de Aviación estis la kvara plej aĝa flugkompanio, post KLM (Nederlando), Avianca (Kolombio) kaj Qantas (Aŭstralio).

La flugoj de la kompanio havis la IATA-mallongigon MX; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas MXA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la Torre Mexicana de Aviación, ĉefa sidejo de la kompanio en Meksik-urbo