Michael Schumacher
Michael SCHUMACHER (naskiĝis la 3-an de januaro 1969 en Hürth proksime de Kolonjo, Germanio) estas F1-a piloto, sepfoja ĉampiono. Li partoprenis en la teamo de Mercedes. Li nuntempe loĝas kun sia familio en la svisa urbo Gland VD.
Ski-akcidento
Michael Schumacher suferis gravan akcidenton dum skiado, la 29-an de decembro 2013. Kvankam li portis protektan kaskon, lia kapo vundiĝis dum la akcidento, en la franciaj Alpoj[1].