Micvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Micvo (hebree מצוה MICva) estas ordono de judismo, citita en la Torao aŭ indikita de rabenoj.

En la Talmudo la nombro de micvoj estas indikita je 613, sen pliaj klarigoj. Nur poste kleruloj fiksis en siaj verkoj la 613 micvoj (la dekalogo estas ties parto). La micvoj enhavas 365 malpermesoj kaj 248 ordonoj.

La plej fama verko estas »Sefer HaMitzwot« de Maimonides. Postaj verkoj transmetis la 613 micvoj al la ĉiutaga vivo kaj reordigis ilin.

Laŭ juda tradicio ĉiujn ordonojn de la torao oni rajtas malrespekti por forpeli tujan vivodanĝeron. Ĉefe pri ŝabato valoras la regulo: "vivodanĝero abolas ŝabaton".

Esceptas tiu regulo nur tri malpermesoj, kiuj nepre ne estu malobeitaj: mortigo, sakreligio pri la dia nomo kaj malpermesita seksumado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj