Mihály Ernyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ERNYI Mihály (ernji) estis hungara aktoro naskita en 1770 kaj mortinta ĉirkaŭ 1820.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mihály Ernyi estis ano de la unua hungara teatro de Buda inter 1792 kaj 1796. Post la disiĝo de la trupo li dungiĝis al Koloĵvaro kaj estis gvidanto de la trupo, kiu venis unue al Debreceno poste en 1806 al Peŝto. Li estis unu el la eminentuloj de la dua trupo. En 1808 Miklós Wesselényi revokis lin al Koloĵvaro kaj dungis lin kiel sia privatsekretario. Ankaŭ lia edzino, Franciska Termetzky estis la aktorino de la unua hungara konstanta trupo. Li tradukis kaj reverkis plurajn teatraĵojn (Kotzebue, Iffland ktp.).

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A tündér álma (Kolozsvár, 1803);
  • Médea és Jázora (Debrecen, 1808)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon