Mihai Viteazu [mihaj viteazu] (hungare: Zoltán, germane: Zoltendorf) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Sighișoara, administracie apartenanta al la komunumo Saschiz. En 1910 ĝi havis 477 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 355 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1365. Ĝia saksa loĝantoro en la 17-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Felső-Fehér, de 1876 (Nagy-Küküllő vármegye).