Mikaelo de Valaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikaelo de Valaĥio – Mihai Viteazul

Mikaelo de Valaĥio, "Mikaelo la Brava", rumane Mihai Viteazul, hungare Vitéz Mihály estis naskiĝinta en 1558 kaj mortita (murdita de generalo Georgo Basta en Câmpia Turzii) la 9-an de aŭgusto 1601). Li estis reganto de Valaĥio inter 1593-1601, de Transilvanio en 1599-1600 kaj de Moldavujo en 1600.

Kariero

Helpe de sikuloj la 18-an de oktobro 1599 li venkis super Andreo Báthori, princo de Transilvanio, en batalo apud Șelimbăr. Dum sia regado li unuigis la tri regnojn sub rumana regado, kvankam tiu daŭris nur ses monatojn. La rumanoj konsideras lin rumana nacia heroo.

Fonto

Antaŭe:Princo de ValaĥioPoste:
Alexandru cel Rău1593-1600Simion Movilă
Antaŭe:Princo de TransilvanioPoste:
Andreo Báthori1599-1600Rudolfo la 2-a
Antaŭe:Princo de MoldavujoPoste:
Ieremia Movilă1600Ieremia Movilă