Miklós Józan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JÓZAN Miklós (pr. jo:zan miklo:ŝ) estis hungara/rumania hungara unitariisma episkopo, eklezia verkisto naskita en Torda la 6-an de decembro 1869 kaj mortinta en Tordatúr la 7-an de januaro 1946.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Józan finis la teologion en Koloĵvaro, poste li studis filozofion kaj filologion en Oksfordo. Li estis pastro en 1896 en Torockó, 1899 en Budapeŝto. En 1920 oni elektis lin episkopa vikario. En 1922 li fondis kaj longtempon redaktis la gazeton Unitárius Értesítő. Li estis la direktoro de la publika afero de la unitarismaj eklezioj de Transilvanio. En 1927 li iĝis ano de la supera ĉambro. Inter 1941–46 li estis unitariisma episkopo kun sidejo en Koloĵvaro. Li verkis poemojn, komponis muzikon kaj ankaŭ tradukis.

Fonto[redakti | redakti fonton]