Milito kaj Paco (filmo de 1967)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreton de Leo Tolstoj pentris Ilja Repin en 1887

La superba romano Milito kaj paco far Leo Tolstoj estas filmita en diversaj landoj. Tamen ĝian realan esencon plej bone prezentis la soveta samnoma filmo de la eminenta reĝisoro Sergej Bondarĉuk, kiun li entute aperigis en 1968. Lia versio konsistas el kvar partoj:

  • Parto 1 - Andrej Bolkonskij
  • Parto 2 - Nataŝa Rostova
  • Parto 3 - 1812
  • Parto 4 - Pierre Bezuĥov

Por tre grava ĉefa rolo de Nataŝa Rostova la reĝisoro elektis la junan kinostelon Ljudmila Saveljeva, kies senkomparebla talento sukcesis emfazi ĉiujn nuancojn de la persono. Por rolo de Andrej Bolkonskij estis invitita tre impresa aktoro Vjaĉeslav Tiĥonov amiko de Bondarĉuk, kune kun kiu li rolis en kelkaj filmoj ĝis tiam. Rolon de Pierre Bezuĥov ludis la reĝisoro mem. Meritas nepran mencion kelkaj famaj rusaj geaktoroj partoprenintaj en kreado de la filmo:

Entute en ĝi rolis ĉ. ducent profesiaj sovetaj kaj fremdaj geaktoroj. Ankaŭ figuris 120.000 statistoj.

Moskva kinostudio Mosfilm sukcesis ekipi necesajn uniformojn, armilojn kaj vestaron el tiama epoko (komenco de la 19-a jarcento) por multenombraj partoprenintoj. Tre beligas la filmon muziko komponita de Vjaĉeslav Ovĉinnikov.

Unue en la sovetia kinoproduktado tiam estis utiligita tute enlanda, sovetia tekniko, aparataro kaj speciala vasta filmo, kio devis pruvi ties altan kvaliton kompare kun la alilandaj. Kvankam rezulto estis perfekta, sed la filmo mem post kelkaj jaroj komencis putri. Nun oni sukcesis restarigi la pozitivon kaj renovigi sonon je moderna formato Dolby Digital. Ankaŭ ĉiuj bildoj estas diĝitaj. Multaj kaj longaj klopodoj grave pliigis kvaliton de la filmo. Ĝi daŭras sur ekrano ĉ. ok horojn.

Premioj

Eksteraj ligiloj