Militŝipbazo Roosevelt Roads
Etoso
La Militŝipbazo Roosevelt Roads estas iama Usona Mararmea aerbazo en la urbo de Ceiba (Porto-Riko). La loko estas nun sidejo de Flughaveno José Aponte de la Torre, publika flughaveno. Inter la Unua kaj la Dua Mondmilitoj la armeaŭtoritatoj de Usono planis starigi en la areo bazon por aviadiloj. Finfine la bazo estis inaŭgurita en 1944 kaj de tiam ĝi estis fonto de laborpostenoj por la areo. Dum la jaroj ĝi suferis multajn ŝanĝojn kaj en 1957 ĝi iĝis Militŝipbazo.
Je la fino de la 20a jarcento multaj protestoj okazis en la tuta lando kontraŭ la usonaj militbazoj, foje pro mortoj kaj plialtigo de kazoj de kancero. En 2005 la loko iĝis publika flughaveno.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- GlobalSecurity.org profilo
- the Oficiala retejo de Roosevelt Roads Arkivigite je 2010-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Colliers International Arkivigite je 2009-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Vendoretejo de Roosevelt Roads Arkivigite je 2010-05-22 per la retarkivo Wayback Machine